Jacobus Perizonius
Jakob Voorbroek (1651-1715) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bildo de Jakobo Perizono
eltirita de la verko "Imagines philologorum" | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 26-a de oktobro1651 en Appingedam, Nederlando | ||||
Morto | 6-a de aprilo 1715 en Lejdeno, Nederlando | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj vd | ||||
Alma mater | Universitato Utrecht, Universitato de Franeker, Universitato de Lejdeno | ||||
Profesio | |||||
Okupo | lingvisto universitata instruisto historiisto klasikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jacobus Perizonius aŭ Jakobo Perizono (1651-1715) estis nederlanda lingvisto, historiisto kaj klasika erudiciulo. Kiel fekunda verkisto, li eldonis plurajn librojn kie speguliĝas lia retoriko kaj forto kiel historiisto. En lia historia verko "Animadversiones historicae" (1685)[1], Barthold Georg Niebuhr (1776-1831) trovis materialon por la rekonstruado de la plej antikva romia civilizacio. Li estis profesoro en la Universitato de Lejdeno, tie kie li lasis sian bibliotekon kaj sennombrajn manuskriptojn.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Li estis filo de Anton Perizonius (1626-1672), aŭtoro de la traktaĵo "De ratione studii theologici".[2]. Post studi en la Universitato de Utrecht, en 1682, li ricevis la katedron pri elokventeco kaj historio en la Universitato de Franeker dank'al la apogoj de Johannes Georgius Graevius (1632-1703) kaj Nikolaes Heinsius (1620-1681). En 1693, li estis nomumita por la sama katedro en la Universitato de Lejdeno, posteno kiun li okupis ĝis lia morto.
La sennombraj verkoj de Perizono metas lin en la plej altaj postenoj inter la tiamaj erudiciuloj. Speciale interesa estas lia eldono de la verko "Minerva sive de causis linguae latinae" (Salamanko, 1587) far la hispana verkisto Francisco Sánchez de las Brozas, kiu estas unu el la lastaj disvolviĝoj pri la studo de la latina gramatiko en ties antaŭ-scienca periodo, kiam la fenomeno de la lingvaĵo estis tiam konsiderata disligita, konvencia aŭ hazarda.
Perizono estis kolektanto de raraj libroj kaj manuskriptoj. Okaze de lia morto, 134 manuskriptoj estis donitaj al la Universitato de Lejdeno, krom pentraĵoj, presitaj libroj kaj monrimedoj por aĉetado de novaj libroj. La manuskriptoj estas aparte konservitaj kiel la Perizona Kolekto de la biblioteko. Unu el la plej famaj el la Perizona Kolekto estas unu manuskripto tre eble deveninta el la Abatejo de Sankta Galo datita el la 10-a jarcento. Ĝi inkluzivas la Unuan Libron de Judaso Makabeo kaj la 4-an libron de la Epitoma Rei Militaris[3] verkita de Vegecio (383-450). La manskribaĵo ankaŭ inkludas multajn paĝojn riĉe ilustritajn portretante la historian invadon de Germanio fare de la hungaroj.
Selektita Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Dissertationum trias: quarum in primâ de constitutione divina super ducenda ..., 1679
- Animadversiones historicae in quibus quamplurima in priscis romanarum rerum ..., 1685
- Minerva, 1687, Franciscus Sanctius, Jacobus Perizonius
- Diss. philol. de templis, antiquorum, 1695, Jacobus Perizonius, Johann Kool
- Bellum litterarium, 1696
- Epimenides sive De veterum gentilium lustrationibus syntagma, 1700, Johannes Lomeier, Abraham Becker, Johannes Flenderus, Jacobus Perizonius
- Dissertatio de morte Judae, 1702
- Aether Britannis et Batavis militans, seu Propicium Dei Numen manifesta ..., 1709
- Annotationes in Suetonium, exhibet C.P. Koellnerus, 1725
- Valerii Maximi Libri novem factorum dictorumque memorabilium, 1726, Valerius Maximus, Jacobus Perizonius, Antonius Schultingh
- Ægyptiarum originum et temporum antiquissimorum investigatio, in qua ..., 1736, Jacobus Perizonius, Karl Andreas Duker
- Minerva, seu de causis linguae Latinae commentarius, 1809, Francisco Sánchez de las Brozas, Gasparus Scioppius, Jacobus Perizonius, Everard Scheidius
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- CERL Thesaurus
- DBNL - Diĝita Biblioteko pri Nederlanda Beletro
- Bibliothèque Nationale de France
- WorldCat Identities
- Ut Granum Sinapis: Essays on Neo-Latin Literature in Honour of Jozef Ijsewijn, Gilbert Tournoy, Dirk Sacré, Jozef IJsewijn
- The World of William and Mary: Anglo-Dutch Perspectives on the Revolution of ..., Dale Hoak, Mordechai Feingold
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Francisco Sánchez de las Brozas (1523-1600) hispana humanisto kaj filologo
- Nikolaes Heinsius (1620-1681)
- Johannes Georgius Graevius (1632-1703)
- Jakobus Gronovius (1645-1716) nederlanda klasika filologo
- Petrus Francius (1645-1704) nederlanda klasika filologo
- Hendrik Wetstein (1649-1726) nederlanda publikigisto
- Everard Scheidius (1742-1794) nederlanda teologo, reformisto kaj filologo
- Barthold Georg Niebuhr (1776-1831) germana arkeologo kaj profesoro en Bonno
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Historia and Fabula: Myths and Legends in Historical Thought from Antiquity ..., Peter G. Bietenholz
- ↑ God in the Enlightenment, William J. Bulman, Robert G. Ingram
- ↑ Epitoma rei militaris, Flavius Vegetius Renatus